stiloj

Krei nomitajn stilojn el la historiaj stakoj de elektitaj bildoj kaj apliki stilojn al elektitaj bildoj.

Stiloj povas esti kreitaj en ĉi tiu panelo aŭ en la modula historio-stako en la senluma ĉambro.

Listo de ĉiuj disponeblaj stiloj montriĝas supre de la modulo. Serĉa kampo super la listo ebligas al vi trovi stilon laŭ nomo aŭ priskribo. Ĉi tiu modulo ankaŭ permesas redakti kaj forviŝi stilojn.

Duoble alklaku stilan nomon por apliki tiun stilon al ĉiuj elektitaj bildoj. Stilo ankaŭ povas esti aplikata al ĉiuj elektitaj bildoj premante ŝparvojon asignitan al ĝi (vidu preferoj > ŝparvojoj) dum en lumtabla aŭ senluma ĉambra vido.

Forigi ĉiujn stilojn alklakante la butonon por reagordi modulon.

Please note that styles also include the active state of each module. You can use this to create your own default settings, which you can then activate on-demand. Simply set your desired defaults for each module, disable the module, and save the style.

🔗modulaj kontroloj

krei duplikaton
Kiam vi aplikas stilon al bildoj, marku ĉi tiun keston por krei duplikaton de ĉiu bildo antaŭ ol apliki la elektitan stilon al tiu duplikato. Malebligu ĉi tiun opcion por apliki la elektitan stilon rekte al la elektitaj bildoj. Atentu, ke ĉi-kaze iu ajn ekzistanta historia stako estas anstataŭigita (depende de la reĝimo - vidu sube) kaj ne povas esti retrovita.
reĝimo
Kiel ĉe la modula historio-stako, ĉi tiu kombinejo permesas al vi aŭ “postmeti” la stilon al la aktuala historio-stako aŭ “anstataŭigi” la historian stakon de la cela bildo.
krei
Krei novajn stilojn uzante la historian stakon de la elektita(j) bildo(j). Por ĉiu elektita bildo montriĝas fenestro pri kreo de stiloj. Vi devas doni unikan nomon por ĉiu nova stilo kaj vi ankaŭ povas aldoni laŭvolan priskribon. Vi ricevos la eblon malelekti iujn ajn historiajn stakajn erojn, kiujn vi ne volas esti parto de la kreita stilo.

La panelo subtenas hierarkian vidon, tio signifas, ke vi povas krei kategoriojn per la pipa-simbolo “|” kiel apartigilo. Ekzemple “presi|tona kurbo +0,5 EV” kreos kategorion “presi” kun stilo de “tona kurbo +0,5 EV” sub ĝi.

redakti
Elektu “redakti” por aperigi dialogon, kiu ebligas al vi inkluzivi aŭ ekskludi specifajn erojn el la stako de ekzistanta stilo. Marku la opcion “duplikato” se vi volas krei novan stilon, anstataŭ anstataŭigi la ekzistantan. Ĉi-kaze vi devos doni unikan nomon por la nova stilo.
forigi
Forviŝi la elektitan stilon, sen plua instigo.
import
Import a previously saved style. Styles are stored as XML files with the extension .dtstyle. If a style already exists, you will be asked whether or not you wish to overwrite.
eksporti
Konservu la elektitan stilon al disko kiel dosiero .dtstyle. Ĉi tio permesas publikigi stilojn kaj dividi ilin kun aliaj uzantoj.

Translations