etikedado

Administri etikedojn ligitajn al bildoj.

Etikedoj ebligas metodon por aldoni informojn al bildoj per ŝlosilvortvortaro. Vi ankaŭ povas administri etikedojn kiel hierarkian arbon, kiu povas esti utila kiam ilia nombro fariĝas granda.

Etikedoj estas fizike stokitaj en XMP-kromĉaraj dosieroj same kiel en la biblioteka datumbazo de darktable kaj povas esti inkluzivitaj en eksportotaj bildoj.

🔗difinoj

La jenaj difinoj supozas, ke vi starigis ununuran etikedon nomatan “lokoj|Francujo|Nord|Lille”.

etikedo
Etikedo estas priskriba ĉeno, kiu povas esti ligita al bildo. Etikedo povas esti ununura esprimo aŭ sinsekvo de ligitaj esprimoj formantaj vojon, apartigitan per la pipa simbolo. Ekzemple, “lokoj|Francujo|Nord|Lille” difinas ununuran etikedon, en kiu ĉiu termino en la vojo formas malpli grandan subaron de tiuj antaŭ ĝi. Vi povas aldoni tiom da etikedoj al bildo kiom vi volas.

Vi povas atribui propraĵojn (nomo, privata, kategorio, sinonimoj kaj bildordo) al etikedo.

nodo
Ĉiu vojo, kiu formas parton de etikedo, estas nodo. En la supra ekzemplo, “lokoj”, “lokoj|Francujo”, “lokoj|Francujo|Nord” kaj “lokoj|Francujo|Nord|Lille” estas ĉiuj nodoj. En la hierarkia arba vido, la nodoj formas la branĉojn kaj foliojn de la arbo.
libera nodo
Ĉiu nodo, kiu ne estas eksplicite difinita kiel etikedo, nomiĝas libera nodo. En la supra ekzemplo, “lokoj”, “lokoj|Francujo” kaj “lokoj|Francujo|Nord” estas ĉiuj liberaj nodoj. Vi ne povas agordi iujn propraĵojn, krom “nomo”, por libera nodo kaj vi ne povas aldoni liberan nodon al bildo. Vidu la sekcion “pluraj etikedoj” sube por pluaj informoj.
kategorio
Ĉiu etikedo povas esti markita de la uzanto kiel “kategorio”.

🔗pluraj etikedoj

La supraj difinoj konsideris simplan ekzemplon - ununuran etikedon kaj ĝiajn propraĵojn. Konsideru anstataŭe la scenaron, en kiu la jenaj kvar pip-limigitaj etikedoj estas ĉiuj aparte difinitaj en darktable.

lokoj|Francujo|Nord|Lille
lokoj|Francujo|Nord
lokoj|Francujo
lokoj|Anglujo|Londono

Tiukaze la nodoj estas

lokoj
lokoj|Francujo
lokoj|Francujo|Nord
lokoj|Francujo|Nord|Lille
lokoj|Anglujo
lokoj|Anglujo|Londono

La nuraj liberaj nodoj estas “lokoj” kaj “lokoj|Anglujo”. Ĉi tiuj du liberaj nodoj ankaŭ estas (implicite) kategorioj.

Vi povas alfiksi iun ajn el ĉi tiuj etikedoj al iu ajn bildo. Ĉiuj etikedoj ligitaj al bildo, ekcepte de kategoriaj etikedoj, povas esti inkluzivitaj kiam tiu bildo estas eksportata.

Se vi alfiksas la etikedon “lokoj|Francujo|Nord|Lille” al bildo, la etikedoj “lokoj|Francujo|Nord” kaj “lokoj|Francujo” ankaŭ estas implicite ligitaj al tiu bildo (vi ne devas alfiksi ilin permane). Rimarku, ke ĉi tio validas nur ĉikaze, ĉar tiuj aldonaj etikedoj estis aparte difinitaj – la nodo “lokoj” ne estas inkluzivita, ĉar ĝi estas “libera nodo” (ne estas etikedo).

🔗modulaj sekcioj

tagging-overview

La etikeda modulo konsistas el du sekcioj

  1. La supra alligita etikedoj sekcio (kun la subaj butonoj alligi/malligi)

  2. La malsupra etika vortara sekcio (kun la subaj butonoj new/import…/export…)

🔗sekcio de aligitaj etikedoj

La sekcio alligitaj etikedoj montras etikedo(j)n ligitajn al bildo(j), kie estas tiuj bildoj estas

  • sub la musa kursoro (se ŝvebante bildon en la lumtabla vido); aŭ

  • nuntempe elektita (se ne ŝvebante super bildo)

Malsupre de la sekcio alligitaj etikedoj estas la jenaj butonoj, de maldekstre al dekstre:

alfiksi
Se etikedo estas elektita en la sekcio etikeda vortaro, alfiksi ĉi tiun etikedon al la elektitaj bildoj.
malfiksi
Se etikedo estas elektita en la listo de alfiksitaj etikedoj, malfiksi tiun etikedon de la elektitaj bildoj. Etikedo ankaŭ povas esti malfiksita se vi dekstre alklakas la etikedan nomon kaj elektas malfiksi el la ŝprucmenuo.
check-icon kaŝitaj etikedoj
Elektu ĉu vidi kaŝitajn etikedojn, kiujn darktable aŭtomate alfiksis al la elektitaj bildoj.
sort-icon ordigi
Elektu ĉu ordigi la liston de alfiksitaj etikedoj alfabete aŭ laŭ la kalkulo montrata inter krampoj apud la etikedo (ĉi tiu kalkulo indikas kiom da elektitaj bildoj havas tiun etikedon ligita al ili).
minus-icon gepatroj
Elektu ĉu montri aŭ ne la gepatrajn kategoriojn de la etikedo.

Vi povas agordi la altecon de la fenestro de alfiksitaj etikedoj tenante Stir-klavon rulumante per via musa rado.

🔗etikeda vortara sekcio

La sekcio etikeda vortaro montras ĉiujn etikedojn haveblajn en la datumbazo de darktable. Supre de la sekcio de la etikeda vortaro estas teksta skatolo, kie oni povas enigi etikedajn nomojn. Sub ĉi tio estas listo de disponeblaj etikedoj, kiu ankaŭ povas inkluzivi indikajn simbolojn maldekstre de la etikedaj nomoj. La signifoj de ĉi tiuj simboloj estas jenaj:

  • markilo [✓] indikas, ke la etikedo estas ligita al ĉiuj elektitaj bildoj

  • minusa signo [–] indikas, ke la etikedo estas ligita al almenaŭ unu el la elektitaj bildoj. Se la simbolo estas apud nomo de nodo en la hierarkia arba vido, tio signifas, ke unu el la infanaj etikedoj sub tiu nodo estas ligita al almenaŭ unu el la elektitaj bildoj.

  • se indikila simbolo ne ĉeestas, tio signifas ke la etikedo estas ligita al neniuj el la elektitaj bildoj, aŭ ke la nodo havas neniujn infanajn etikedojn ligitajn al iuj el la elektitaj bildoj.

En la hierarkia arba vido, kursiva nomo reprezentas aŭ liberan nodon aŭ kategorion.

Sub la listo de la etikeda vortaro estas la jenaj butonoj, de maldekstre al dekstre:

nova
Krei novan etikedon, uzante la nomon enigitan en la teksta enira skatolo supre de la sekcio etikeda vortaro.
importi …
Importi etikedojn el ŝlosilvorta dosiero de Lightroom.
eksporti…
Eksporti ĉiujn etikedojn al ŝlosilvorta dosiero de Lightroom.
plus-icon subaro
Montri liston de etikedoj ligitaj al iuj el la elektitaj bildoj sed ne al ĉiuj. Ĉi tio povas esti utila por helpi vin decidi, ĉu vi volas apliki iun ajn el tiuj etikedoj al la cetero de la elektitaj bildoj.
list-tree-icon listo/arbo
cikli la montradon de etikedoj inter la simpla lista vido kaj la hierarkia arba vido.

Vi povas agordi la altecon de la fenestro de la etikeda vortaro tenante Stir-klavon dum rulumado per via musa rado.

🔗uzado

La sekvaj sekcioj priskribas la operaciojn disponeblajn per etikedoj.

🔗teksta eniro

La teksteniga skatolo (montrata sub la butonoj alfiksi/malfiksi) havas multoblajn celojn.

  • Se la etikeda vortara listo estas en reĝimo lista vido (anstataŭ reĝimo arba vido), tiam tajpi la unuajn signojn de etikedo aperigos liston de sugestoj. Vi tiam povas rulumi malsupren per la sagoklavoj kaj premi Enigu por elekti unu el la sugestoj. Premante Enigu duan fojon alfiksos ĝin al la elektitaj bildoj. Vi ankaŭ povas redakti la nomon de la etikedo antaŭ premi Enigu - ĉi-kaze la etikedo kreiĝos se ĝi ne jam ekzistas en la datumbazo.

  • Krom la aŭtomataj kompletigaj sugestoj, tajpi iom da parta teksto en la tekstan enirkeston permesas al vi filtri la aron de etikedoj montrataj en la fenestro de etikeda vortaro al tiuj, kies nomo aŭ sinonimo kongruas kun la enigita teksto. Premu Enigu por alfiksi etikedon kun la enigita nomo al la elektitaj bildoj. Se tiu etikednomo ankoraŭ ne ekzistas en la datumbazo, ĝi estos kreita antaŭ ol esti alligita.

  • La ŝprucmenua ero “kopii al eniro” povas esti uzata por kopii elektitan etikedon al la teksta enira skatolo. Vi povas tiam redakti ĉi tiun nomon kaj premi Enigu por krei novan etikedon kun tiu nomo, faciligante krei plurajn etikedojn kun similaj nomoj.


Noto: Se vi trovas ĝena la konduton pri aŭtomata kompletigo, ĝi povas esti malebligata en preferoj > diversaĵoj > etikedoj> malebligi la enirkompletigon.


🔗kreii etikedon

Estas pluraj manieroj krei novan etikedon:

  • Importi tekstdosieron. Vi povas importi unu aŭ pli tekstdosierojn en la etikeda dosierformato de Lightroom. Vi ankaŭ povas eksporti viajn etikedojn, redakti la eksportitan dosieron, kaj reimporti ĝin. La importa funkcio ĝisdatigas ekzistantajn etikedojn kaj kreas novajn etikedojn laŭbezone. Se vi ŝanĝas la nomon de etikedo en importota dosiero, ĝi estos traktata kiel nova etikedo.

  • Importi jam etikeditajn bildojn. Ĉi tiu metodo ne ofertas flekseblecon por ŝanĝi etikedajn nomojn aŭ kategoriojn dum la importa procezo.

  • Uzu la submenuon “krei etikedon “. Etikedo povas esti kreita permane, sub ekzistanta (hierarkia) etikedo aŭ ĉe la radika nivelo.

  • Use the “set as a tag“ sub-menu. You can set a free node (e.g. ”places|England”) as a tag so that it gets implicitly attached to all images tagged with its sub-tags (e.g. ”places|England|London”).

  • Tajpu en la tekstujon kaj premu la butonon “nova”. Hierarkiaj etikedoj estas kreataj per la pipa simbolo “|” por apartigi nodojn. Notu, ke la enigita etikedo ankaŭ estas ligita al iuj elektitaj bildoj.

Kelkaj etikedoj estas aŭtomate generitaj de darktable kiam iuj agoj estas faritaj. Ekzemple, la etikedoj “darktable|eksportita” kaj “darktable|stiloj|via_stilo” povas esti uzataj por identigi bildojn eksportitajn kaj kun stiloj aplikitaj, respektive.

🔗redakti/renomi etikedon

The tag dictionary can be maintained via the “edit…” and “change path…” items in the right-click pop-up menu.

The “edit…” operation allows you to change the name of a tag, though you cannot change which node it belongs to (you cannot use the pipe “|” symbol in the tag name field). The command is aborted if you try to enter a tag name that already exists. You can set the private and category flags and define synonyms for the tag (see below). These attributes are recorded in the XMP-dc Subject and XMP-lr Hierarchical Subject metadata entries, respectively. You can control which tags are included in exports by changing settings in the export module.

  • Etikedo fiksita kiel “private” estas apriore ne eksportita.

  • Etikedo metita kiel “kategorio” ne estas eksportita en XMP-dc Subject '. Tamen ĝi estas eksportita en XMP-lr Hierarchical Subject`, ĉar ĉi tiuj XMP-metadatenoj organizas viajn etikedojn.

  • “Sinonimoj” riĉigas la etikedajn informojn kaj estas ĉefe uzataj por helpi serĉilojn. Ekzemple “junulo”, “ido” aŭ “adolekulo” povas esti agorditaj kiel sinonimoj de “infano”. Sinonimoj ankaŭ povas esti uzataj por traduki etikedajn nomojn al aliaj lingvoj.

The “change path…” operation is only available in the tree view mode, and it shows the number of tagged images which would be impacted by a change to the name of this node. The change path window lets the user change the full path of the node, including the nodes to which it belongs (nodes can be specified using the pipe “|” symbol). This operation is powerful, but please take care as it can have a significant impact on the metadata of your images. The operation is aborted if the requested change causes a conflict with an existing tag.

Rapida maniero organizi la etikedan strukturon estas treni kaj faligi la nodojn. En la vida reĝimo arbo, vi povas treni iun ajn nodon kaj faligi ĝin sur iun ajn alian nodon. La unua nodo kaj ĝiaj idoj, se ekzistas, fariĝas idoj de la dua nodo. Treni super nodo aŭtomate malfermas tiun nodon. Por meti nodon ĉe la radika nivelo, trenu ĝin al la supro de la etikedfenestro. Se la petita ŝanĝo kaŭzas konflikton kun ekzistanta etikedo, la operacio estas ĉesigita.

🔗alfiksi etikedon

Estas multaj manieroj alfiksi ekzistantan etikedon al grupo de elektitaj bildoj:

  • alklaku etikedon en la fenestro etikeda vortaro por elekti ĝin, tiam alklaku la butonon alfiksi.

  • dekstre alklaku etikedon en la fenestro etikeda vortaro, por montri ŝprucmenuon, tiam elektu la menuon “alfiksi etikedon”.

  • duoble alklaku etikedon en la fenestro etikeda vortaro.

  • dekstre alklaku etikedon montratan en la vido alfiksitaj etikedoj por montri ŝprucmenuon. Se iuj el la elektitaj bildoj nuntempe ne havas tiun etikedon, la menuero “alfiksi etikedon al ĉiuj” povas esti uzata por alfiksi tiun etikedon al ĉiuj elektitaj bildoj.

  • Tajpu en la tekstujon kaj premu la butonon “nova” aŭ la Enigan klavon. Ĉi tio kreos la etikedon se ĝi ne jam ekzistas, kaj alfiksos ĝin al la elektitaj bildoj.

  • Premu Stir+T por malfermi malgrandan tekstujon ĉe la fundo de la centra vido de la lumtablo. Tajpu la nomon de etikedo kaj premu Enigu. La etikedo kreiĝos se ĝi ne ekzistas, kaj estos ligata al ĉiuj elektitaj bildoj.

  • Trenu bildon aŭ grupon de bildoj kaj faligu ĝin sur la deziratan etikedon.

Kiam vi ŝvebas super la bildoj en la lumtablo, vi povas kontroli, kiuj etikedoj estas alfiksitaj al la bildo, aŭ rigardante la fenestron de alfiksitaj etikedoj en la etikedado modulo, aŭ en la etikedoj atributo en la bilda informo modulo.

🔗malfiksi etikedon

Estas pluraj manieroj forigi etikedon el grupo de elektitaj bildoj:

  • alklaku etikedon en la fenestro alfiksita etikedo de la modulo etikedado por elekti la etikedon, tiam alklaku la butonon malfiksi.

  • duoble alklaku etikedon en la fenestro alfiksita etikedo.

  • dekstre alklaku etikedon en la fenestro alfiksita etikedo, por montri ŝprucmenuon, kaj elektu “malfiksi”.

🔗forigi etikedon

Eblas tute forigi etikedon de ĉiuj bildoj (ĉu elektitaj aŭ ne) kaj forigi la etikedon de la datumbazo. Ĉar tio povus efiki al granda nombro da bildoj, averto montriĝos, indikante kiom da bildoj nuntempe havas ĉi tiun etikedon ligita. Atentu ĉi tiun averton serioze, ĉar ne ekzistas maniero malfari ĉi tiun agon (krom restarigante vian datumbazon kaj/aŭ XMP-kromĉarajn dosierojn de sekurkopio). Etikedo en etikeda vortara fenestro povas esti forviŝita laŭ la jenaj manieroj:

  • dekstre alklaku etikedon en la fenestro de etikeda vortaro, por montri ŝprucmenuon, kaj elektu “forviŝi etikedon”.

  • right-click on a branch node in the tag dictionary window, to show a pop-up menu, and choose “delete node” to delete the selected node together with any child nodes.

🔗importi / eksporti

La butono “importi” permesas elekti tekstan dosieron (kiu devas plenumi la formaton de etikeda tekstdosiero de Lightroom) kaj importi ĝian enhavon. Se etikedo en la importita dosiero jam ekzistas, ĝiaj propraĵoj estos ĝisdatigataj, alie nova etikedo kreiĝos.

La butono “eksporti” eksportas vian tutan etikedan vortaron en vian elekteblan dosieron (Lightroom-etikeda teksta dosierformato).

To see the images bearing a particular tag in the tag dictionary window, right-click on the tag name and choose “go to tag collection” in the resulting pop-up menu. This opens a collection in the collections module showing all images containing this tag. You can also select other tags in the collections module by double-clicking on the collection for the other tag.

Por reveni al la kolekto elektita antaŭ ol malfermi etikedokolekton, elektu la elementon “reiri al laboro” el la ŝprucmenuo. Ĉi tio permesos vin reveni al la originala kolekto, se vi ne jam elektis aliajn kolektojn intertempe.

Translations